Neu

Johansson: Plia dozo da prozo - dua literatura esearo

Artikel-Nr.: L3260

Auf Lager - en stoko

19,90

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj



Johansson, Sten: Plia dozo da prozo - Dua literatura esearo.

La nova libro de Sten Johansson prezentas al literaturamantoj plurajn el la plej gravaj kaj interesaj aŭtoroj de prozo originale verkita en Esperanto – kaj iliajn librojn.

Inter ili estas Henri Vallienne, Heinrich August Luyken, Hindrik Jan Bulthuis, Hendrik Adamson, Raymond Schwartz, Jean Ribillard, Johan Hammond Rosbach, Jacques-Louis Mahé (Lorjak), Julian Modest, Lina Gabrielli, Clelia Conterno Guglielminetti, Manuel de Seabra, Mikaelo Bronŝtejn, Lena Karpunina kaj Anna Löwenstein. En la fina ĉapitro, Sten Johansson meditas “Pri romana rakontado – spertoj propraj kaj ĝeneralaj”.

La libro krome enhavas la Bazan legoliston de la originala Esperanto-literaturo de William Auld el 1988 (ĝisdatigitan en 1997) kaj la Proponojn pri aldonoj al la baza legolisto (prozo, kompilita de Sten Johansson; poezio, kompilita de Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero) el 2023.

Sten Johansson komencis traduki literaturon el la sveda al Esperanto en 1982 kaj ekverkis originale en 1986. Li verkis interalie novelojn, krim­romanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recen­zoj aperis en deko da revuoj, interalie Esperanto, Fonto, Lite­ratura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. Pluraj noveloj, poemoj, teatraĵoj kaj eseoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA inter 1987 kaj 2012.

 

 

Weitere Produktinformationen

Seiten - paĝoj 185
Verlag-Eldonejo Mondial, Nov-Jorko
Auflage, Jahr - Eldono, jaro 2024
Einband - bindaĵo Broschur - glue bindita
Größe (H x B) in cm 21,5 x 14,0

Zu diesem Produkt empfehlen wir

*

Preis inkl. MwSt., zzgl. Versandkosten - Prezo inkl AVI, ald. sendokostoj

 
 
 

Auch diese Kategorien durchsuchen: Startseite Esperanto Bücher, Originala beletro kaj prozo